«Oni nur vivas trifoje»

Unu el miaj unuaj provoj verki vere longan rakonton. Ĝi estas fanfikcio laŭ «Harry Potter». Laŭ la intrigo, en la korpon de Hari, komence de lia kvina jaro en «Hogvarto», trovas sin superagento de la brita sekreta servo James Bond. La titolo de la fanfiko estas aludo al la romano pri James Bond «Oni nur vivas dufoje» kaj al la samnoma filmo.

Intrigo:
James Bond (mi imagis lin simila al Pierce Brosnan), sen iaj memoraĵoj pri la vivo de Poter, devas en la korpo de lernejano ekde nulo lerni la mondeton de la sorĉistoj. Laŭ la ĵuro, kiun li donis, li raportas pri la ekzisto de magio, sorĉistoj, sorĉistinoj kaj aliaj estaĵoj kaŝiĝantaj de la homaro al la sidejo de „MI-6”, al sia ĉefo M (Judi Dench), apenaŭ konvinkinte ilin, ke lia animo efektive enloĝiĝis en fremdan korpon. M, ŝia sekretarino Moneypenny (Samantha Bond), amiko de James Bond Bill Tanner (Rory Kinnear), la estro de la scienc-teknika sekcio Q (Desmond Llewelyn), lia vicestro R (John Cleese) kaj la komputilteknikisto S (Ben Whishaw) ricevas grandegan kvanton da informoj, konvinkiĝas pri ilia vereco kaj komencas serĉi manierojn protekti la loĝantojn de Britio kontraŭ la danĝeroj ligitaj kun magio kaj kun la pasintprintempe reviviĝinta Lordo Voldemort.

Dum la evoluo de la intrigo Voldemort liberigas siajn partianojn el «Azkabano», la agentoj de la sekreta servo enrompas en la subteran komplekson de la Ministerio pri Magio, James Bond lernas ludi kvidiĉon, esploras la nuancojn de la magi-ekonomio, malkovras la ekziston de horkruksoj kaj prepariĝas por rebati la atakon de la Mortmanĝantoj kontraŭ «Hogvarto».

La verko (en la rusa) mem ankoraŭ ne finiĝis, kvankam jam proksimiĝas al la fino. La amplekso de la teksto superis «Anna Karenina» kaj preskaŭ atingis «Milito kaj paco». La teksto fariĝis tiom grandega, ke la servilo de «Samizdato», kie mi publikigas ĝin, ne povis trakti ĝin kiel ununuran dosieron, kaj mi devis dividi ĝin je kelkaj partoj: