
La 4-a de aprilo — jen la festotago de sankta Isidoro de Sevilo, la patrono de komputiloj ĝenerale kaj de la Interreto aparte. La Papo faris lin patrono de la Interreto ne nur ĉar li verkis enciklopedion, en kiu li kvazaŭ antaŭvidis hipertekstajn ligilojn (kaj en kiu sufiĉe granda parto de la informo estis, nu… pura sensencaĵo — tre laŭ la spirito de la Interreto), sed ankaŭ ĉar lia festotago estas la 4-a de aprilo — 4.04, la “plej amata” responda kodo de retumantoj.
Kaj en la lumo de ĉi tiu bela koincido, tute ne superfluas memori, ke ĝuste la 4-an de aprilo estis fondita ankaŭ la korporacio Microsoft.



