
Saluton! Mia nomo estas Aleksej Burŝtejn, kaj mi estas programisto pri realtempa kaj enmetitaj sistemoj, kaj mi havas pli ol dudek jaroj da sperto. Mi ĝuas krei novigajn programajn kaj aparatajn solvojn, kaj mi ĉiam pretas akcepti defiojn, kiuj helpas min disvolviĝi profesie.
Miaj valoroj:
- Kvalito: Mi kredas, ke detaloj kreas perfektecon. Ĉiu linio de kodo gravas.
- Prizorgebleco: Ĉiu tri linioj de kodo meritas almenaŭ unu linion da aktualaj komentoj.
- Fidindeco: Mi finas projektojn ĝustatempe kaj sekvas ĉiujn postulojn.
- Daŭra Evoluo: Lernado kaj flankaj projektoj estas miaj ĉefaj iloj por profesia kresko.
Ĉefaj Kapabloj:
- Programara evoluado: Dezajno, disvolvado kaj prizorgado de programaj aplikaĵoj.
- Malalt-nivela programado: Esplorado kaj disvolvado de projektoj je aparata nivelo.
- Aldonaj interesoj: Mi inspiriĝas de historio, religio kaj arkeologio — tiuj temoj ofte donas freŝajn ideojn.
Kontribuo al Malferma Kodo

Mi uzas la operaciumon Haiku kiel mian ĉefan operaciumon hejme. Ĝi estas eksterordinare rapida, plene funkcianta kaj havas kelkajn agrablajn trajtojn, ekzemple, plene registrita kaj indeksita dosiersistemo kun subteno por uzantaj atributoj, kaj ankaŭ nostalgian interfacon, kiu memorigas la operaciumojn de la fino de la 1990-aj jaroj — tio donas komfortan kaj varman etoson. 🙂
Ĝi taŭgas por ĉiutaga uzo, kvankam ĝia subteno por modernaj aparataroj ankoraŭ bezonas plibonigon. Krome, se estas bezono de aplikaĵo por nekutima tasko, ofte necesas mem adapti ĝin el alia operaciumo, se ekzistas taŭga malfermkoda aplikaĵo, aŭ eĉ disvolvi ĝin de nulo. Tial mi disvolvas programojn por Haiku, kaj nuntempe mi fokusiĝas al subteno por Esperanto.
Miaj ŝatokupoj:
Kiam mi ne estas ĉe la komputilo, vi povas trovi min verkanta rakontojn (multaj el ili estas publikigitaj en papero), leganta librojn pri historio kaj arkeologio, diskutanta filozofiajn temojn, ludanta gitaron aŭ iranta piedvojaĝojn.
Lingvaj Kapabloj:

- Flue parolas: la rusan, la hebrean, la anglan, Esperanton.
- Meza nivelo: la ukrainan.
- Lernas: la araban, la germanan.