
„EZchip” estis unu el la tre malmultaj fabrik-senaj kompanioj en la mondo, kiuj disvolvis retprocesorojn. Retprocesoro estas procesoro kiu kapablas movi grandegajn kvantojn da datumoj inter pluraj retaj interfacoj, eble duobligante la datumojn, se pluraj konsumantoj interesas pri la sama enhavo. Krome, retprocesoro donas la kapablon uzi prioritatajn vicojn, ktp. Oni kutime trovas retprocesorojn en bazaj stacioj de poŝtelefonaj retoj kaj en grandaj enkursigiloj de interretaj provizantoj.
La retprocesoroj NP3 kaj NP4 de „EZchip” baziĝis sur la ĝeneralcela ĉefprocesoro „PowerPC 3” de „IBM”, kiu montriĝis tre adaptebla kaj potenca.
Post mia foriro el la kompanio, „EZchip” estis aĉetita de „Mellanox” (en 2016), kiu, siavice, estis aĉetita de „Nvidia” (en la jaro 2020).
Laborsperto
Mi laboris en la grupo „Pelilo”, kaj skribis programaron por funkcii apude la retprocesoro kaj por agordi ĝin.
- Komencis en 2010, finis en 2012.
- Pozicio: Programisto pri Enmetita Programaro.
Miaj Atingoj
Mi helpis disvolvi du retprocesorojn, „NP3” kaj „NP4”. Ili ambaŭ havis dek enigajn kaj dek eligajn retinterfacojn, kiuj povis transdoni datumojn je 10 Gbit/s, kaj ili povis esti unuiĝitaj kune por formi XLAUI (40 Gb/s), Interlaken aŭ XAUI (10 Gb/s) interfacojn. La agordo povis esti plenumita dinamike — tio estis unu el miaj projektoj — per senŝarĝado de la TX-datumoj, re-agordado de nur la necesaj interfaconoj kaj reaktivigo de la datumfluo sen perdita la konekton kun aliaj aparatoj en la reto. La tuta re-agordado daŭris tre mallonge, — dekoj da mikrosekundoj.
Mi disvolvis la startigan sekvencon de „NP4”, inkluzive de la agordado de la retinterfacoj, aranĝo de internaj pezbalancitaj vicoj por datumtransdono, agordo de la du plej malaltaj tavoloj de la OSI-modelo, kaj tiel plu.
Krome, mi desegnis kaj disvolvis la teknologion „Parta Restarto”. Pro eraro en la fabrikada procezo, la kerno de la retprocesoro „NP3” devis esti restarta de tempo al tempo. Mi realigis ĉi tiun restarton sen perdita la konekton kun aliaj aparatoj en la reto. La tuta restarto daŭris ĉirkaŭ 150 μsek. La aparatoj ĉe la engiaj kaj eligaj flankoj de la retprocesoro eĉ ne rimarkis la restarton.