Ciklo da rakontoj pri Aaron Volzinskij

Tio estas ciklo da rakontoj, kiun mi aktive verkas, pri Aaron Volzinskij, diplomita magiisto, kiu tenas butikon de magiaj varoj kaj servoj en iu el la grandaj metropoloj.

Ilustraĵo de Leonid Gamarc al la rakonto «Kontraŭfajro».

Tre plaĉas al mi ĉi tiu rolulo — sufiĉe ruza, sufiĉe strangeta, sufiĉe klera, sed pri iuj aferoj tute profana. Plej en la mondo li amas sidi trankvile kaj legi detektivaĵojn; plej en la mondo li malamas, kiam oni interrompas lin dum tio — kvankam li mem elektis laboron kun homoj kaj jam povus alkutimiĝi. Tial Aaron rilatas al la tintado de la sonorileto super la pordo de sia butiko kiel al antaŭsigno de malagrablaĵoj — kaj kutime ne eraras. *Ĉi-momente mi ĵetas flankan rigardon al la korporacia Slack, kun ĝia teda “ping” anonci novaĵon de la estroj…* Kaj en iuj aferoj mi tre bone komprenas lin! Sed mi memorigas vin, ke identigi verkiston kun la heroo de lia verko estas signo de malalta lega kulturo! 😜

La universo, en kiu okazas la rakontoj, estas vera miksaĵo el diversaj mondoj. Unuflanke, Aarono esploras la astrologian influon de Koruskant, meze de la placo antaŭ lia butiko staras statuo de senatano Jar Jar Binks, la datoj estas kalkulataj ekde la batalo ĉe Javin, kaj en la loka versio de la Tarokoj troviĝas masto de lumstangoj. Aliflanke, la policanoj tie estas nomataj «Bobbi», kiel en Britio, ne eblas ekrigardi en la pasintecon, ĉar la hieraŭo estas formanĝata de monstroj, kaj unu el la sportaj teamoj nomiĝas «Ur Quan Dreadnought». Resume, tio ebligas al mi enkonduki en la intrigon ajnan fenomenon, eventon aŭ rolulon, kiam ajn tio utilas al la rakonto.

Ĝis nun mi verkis tri rakontojn pri Aaron Volzinskij, ĉiuj en la rusa:

  1. Kontraŭfajro — estas publikigita en la libro «Rezervo de Fabeloj: Elektitaj verkoj 2024»
  2. Fragmentoj de la estonteco — estas publikigita en la libro «Rezervo de Fabeloj: Elektitaj verkoj 2025»
  3. Miraklo kontraŭ „dankon”