En programlingvo Fortran variabloj, kies nomoj komenciĝas per la literoj de I ĝis N, havas defaŭltan tipon „entjero” (integer), dum ĉiuj aliaj havas la tipon „reela” (real), tio estas, ajna nombro sur la reala nombrolinio. Eblis permane superi ĉi tiun limigon, eksplicite re-difinante la tipon de la variablo dum ĝia kreado. De tio devenis la ŝerco:
In Fortran, God is real (unless declared integer).