
„NextSilicon” produktas inteligentajn plirapidigilojn por paralelaj komputadoj. Ordinara programo povas esti programtradukita per la propra programtradukilo de „NextSilicon”, kaj la binara dosiero utiligos la plirapidigilon aparataron, kiu aspektas kiel ordinara PCIe-karto kiu povus esti enmetita en bazplaton, por kalkuli ĉion, kio povas esti komputita paralele. Tio donas grandegan pliiĝon en la rapideco de kalkuloj, kaj ĝi estas utila por fizikaj aplikoj kaj molekulbiologiaj aplikoj — ekzemple, kalkuli la terciarajn and kvarajn strukturojn de proteinoj.
Fakte, oni povas diri, ke „NextSilicon” produktas tre specialigitan kaj sofistikan matematikan kunkalkulilon.
Laborsperto
- Komencis labori je la 27-an de januaro 2025 kaj nuntempe ankoraŭ laboras tie.
- Pozicio: Altranga Inĝeniero pri Enmetita Programaro (Senior Embedded Software Engineer).
Miaj atingoj
- Kreis sistemon bazitan sur decida arbo, kiu helpas analizi neatenditajn reŝargojn de la superkomputilaj serviloj.
- Agordis CI/CD-pipeline por regresaj kaj iteraciaj testoj en Jenkins.
- Partoprenis en la evoluado de testaroj kaj utilaj por la gastiga biblioteko kiu agordas la kromprocesoron.
- Kiel membro de la teamo „Sistema validigo” (System Validation), mi evoluigis kodon, kiu preventas interatendoj aŭ senfinaj atendostatoj en la agordiganta programo de la kromprocesoro.
- Mi trovis kaj forigis kelkajn faden-nesekurajn partojn, kie kritikaj datumoj povus esti koruptitaj, kaŭzante neatenditan konduton.
- Mi evoluigis kodon por la realtempa operaciumo Zephyr, ĝisdatigis la device tree kaj administris la aparatarajn rimedojn.