Harman Internaciaj Industrioj, Inc.

„Harman“ estas kompanio plej konata pro produktado de aŭdiosistemoj sub pluraj markonomoj, kiel JBL, AKG, Becker ktp. Tamen, mi laboris en la aŭtomobila divizio kaj okupiĝis pri la sistemo VitalCaare™ — sofistika solvo evoluigita de la noventrepreno „Caaresys“, kiu monitoras la vivsignojn de la ŝoforo kaj pasaĝeroj en aŭto. La solvo baziĝas sur radaro lokita en la dorso de seĝo, kiu konstante elsendas radiajn ondojn; detektilo proksime lokita ricevas la ondojn ŝanĝitajn de homaj movoj, kaj la Doplera efiko estas uzata por kalkuli la spirritmon, korritmon kaj korritma variecon de homo. „Harman” fariĝis sendependa filio de „Samsung” en 2017. „Caaresys“ estis aĉetita de „Harman“ en 2022.

Ekrankopio de mia Outlook-kalendaro, kiu montrantos eblajn klientojn por la sistemo.
Ekrankopio de mia Outlook-kalendaro, kiu montrantos eblajn klientojn por la sistemo.

La programo estis destinita por funkcii sur la aŭta komputilo, informo estas registrata en dosiero kaj eble montrata sur la aŭta ekrano.

La klientoj kiuj jam aĉetis la produkton estas, ekzemple, Bentley, BMW, Rolls Royce kaj aliaj luksaj markoj.

Laborsperto

  • Komencis en aprilo 2024, finis en oktobro 2024.
  • Pozicio: Enkorpigita Programara Inĝeniero.
  • En la aŭtuno de 2024, „Harman” decidis ĉesigi la disvolvadon de la sistemo VitalCaare™ kaj maldungis ĉiujn dungitojn en la respondecaj teamoj.

Miaj Atingoj

  • Mi ricevis kompleksajn algoritmojn plejparte en Matlab (aŭ malofte en Python) kaj re-implemetis ilin en C/C++-kodo, kun emfazo pri efikeco kaj optimigoj. La kodo devis esti adaptita al Samsung Linux (jes, ekzistas tia afero kiel Samsung Linux!).
  • Mi memstare kreis faciluzan solvon por testado, uzante Microsoft® Hyper-V, Ubuntu Linukso kaj pordaliron (port forwarding), anstataŭ unuopa portebla komputilo kun Linukso instalita sur aparataro por la tuta teamo. La virtualaj maŝinoj estis normigitaj, kio signife reduktis la nombron de cimoj kaŭzitaj de diferencoj en la instalitaj bibliotekoj.
  • Mi partoprenis en portado de la aplikaĵo al nova aparataro (de Nvidia Jetson al Samsung Exynos).
  • Mi kontribuis al la transiro de la UI el nefunkcia skizaĵo al plene funkcia aplikaĵo.