Mi komencis lerni la ĉeĥan lingvon 🇨🇿 per Duolingo.
Mi malkovris, ke ĝi havas kvar genrojn (vira viva, vira neviva, ina kaj neŭtra).
Mi malkovris, ke ĝi havas sep kazojn, kaj ke la akuzativo diferencas por vivaj kaj nevivaj substantivoj.
Mi malkovris, ke ĝi havas dek kvar tipojn de deklinacio.
Mi malkovris, ke la literatura ĉeĥa lingvo diferencas de la ĉiutaga proksimume tiel, kiel literatura araba diferencas de la parola — preskaŭ kiel du malsamaj lingvoj. Duolingo instruas la literaturan varianton.
Pro teruro mi malaboniĝis de la kurso de la ĉeĥa lingvo.