Ergonomio

Antaŭrakonto: Sur la tablo kvin plumujoj, ĉiu plenigita ĝis la rando. Ĉiu havas sian propran temon: bluaj plumoj, plumkrajonoj, koloraj skribiloj, krajonoj.

La Ideo: Aĉeti unu plumujon kun pluraj fakoj, transloki la plej bonajn skribilojn de ĉiu tipo en ĉiun fakon, formeti la ceterajn.

La Realaĵo: Sur la tablo ses plumujoj.